Malgranda botaŭro
El Vikipedio
Malgranda botaŭro (Ixobrychus minutus) estas la plej malgranda eŭropa ardeo kun 36 cm. Ĝi havas malhelan kaposupron kaj dorson, helflavan flugilkovrilojn kaj korposubon.
La kaposupro kaj la dorso de la masklo estas verd-nigra, la ventro kaj la flugilmakulo estas helflava. La femalo estas striita nigrebrune supre, flave sube.
La beko de la malgranda botaŭro estas flava, dum kovperiodo la bekbazo estas ruĝa. Ĝiaj kruroj estas verdaj.
La dorsa kaj ventra flanko de la junbirdoj estas dense striita.
Ĝi vivas kaŝe, moviĝas ĉefe dum aŭroro, dumtage malofte ekflugas el la fragmitejo, sed rapide alteriĝas. Dum flugo, la flugbatoj estas pli rapidaj ol tiuj de la aliaj ardeoj. Ĝiaj helflavaj ŝultroplumoj estas okulfrape diferencaj de la malhelaj flugiloj kaj dorsa plumaro. Se oni ekĝenas ĝin, ĝi ne ekflugas, sed rigidiĝas senmova, dum ĉieletendas la bekon, la korpon. Tiam ĝi similas al seka fragmita tigbazo.
La voĉo de la malgranda botaŭro estas rapida, ripeta „umb", kiu sonas de malproksime kiel hundobojado.
Ĝi vivas ĉe abundplantaj riverbordoj, riveraj mort-branĉoj, malgrandaj lagoj, marĉoj, fragmitejoj. Ĝi nestas proksime al la akvo. Migrobirdo.