Malnovurba ekzekuto en Prago
El Vikipedio
Malnovurba ekzekuto en Prago okazis sekve de malvenko de ĉeĥa nobelara soldataro en batalo sur Blanka Monto. De la imperiestro establita eksterordinara tribunalo frunte kun princo Karolo el Liĥtenŝtejno ellaboris liston de partoprenintoj de „abomena ribelo“. Ĉiuj fruntaj reprezentantoj, forlasintaj la landon, estis en neĉeesto kondamnitaj al „perdo de gorĝoj, honoro kaj havaĵoj“. La ceteraj, precipe anoj de direktorio, kiuj ne havis sufiĉe da tempo por fuĝi, estis malliberigitaj kaj 43 el ili poste kondamnita al mortpuno. Fine la 21-an de junio de 1621 okazis en Malnovurba placo en Prago 27 ekzekutoj. Ekzekutitaj estis 3 anoj de nobelaro (Kryštof Harant el Polžice kaj Bezdružice, Václav Budovec el Budov, Jáchym Ondřej Šlik el Holejč), sep kavaliroj, krom aliaj eĉ fama kuracisto Jan Jesenský (Johano Jessenius) el Jesené kaj 17 urbanoj plejparte el Prago.