Malsupra Bavario
El Vikipedio
Bazaj datumoj | |
---|---|
Provinco: | Bavario |
Ĉefurbo: | Landshut |
Areo: | 10.329,91 km² |
Loĝantoj: | 1.197.631 (2005-09-30) |
Loĝdenso: | 116 / km² |
Retejo: | www.regierung.niederbayern.de |
Malsupra Bavario (germane Niederbayern) estas unu el la sep distriktoj de la germana provinco Bavario.
Ĝia ĉefurbo estas Landshut, kiu iam estis rezidejo de la dukoj de Bavario.
[redaktu] Administra divido
Malsupra Bavario konsistas el naŭ subdistriktoj kaj tri eksterdistriktaj urboj:
Subdistriktoj
- Subdistrikto Deggendorf
- Subdistrikto Dingolfing-Landau
- Subdistrikto Freyung-Grafenau
- Subdistrikto Kelheim
- Subdistrikto Landshut
- Subdistrikto Passau
- Subdistrikto Regen
- Subdistrikto Rottal-Inn
- Subdistrikto Straubing-Bogen
Eksterdistriktaj urboj
[redaktu] Historio
La nomo Malalta Bavario estis unuafoje oficiale uzita dum la unua disdivido de Bavario en 1255. Tiam ĝi ampleksis teritoriojn sufiĉe altajn, interalie la regionojn de lago Chiemsee kaj de Bad Reichenhall, kiu situas en la nordaj Alpoj.
La dukoj de Bayern-Landshut (Malalta Bavario) iam estis regantoj de sufiĉe granda teritorio, konsiderinde pli granda ol nuna Malalta Bavario.
[redaktu] Geografio kaj agrokulturo
Malsupra Bavario situas ambaŭflanke de Danubo kaj estas (kompare kun Supra Bavario malalta; en ĝia agrokulturo gravas interalie kukumetoj kaj lupolo. Pri kukumetoj ĝi estas la plej granda kultivejo en Eŭropo. Ĝi enhavas parton de la monde plej granda kultivejo de lupolo, Hallertau.
Malsupra Bavario | Malsupra Frankonio | Meza Frankonio | Supra Bavario | Supra Frankonio | Supra Palatinato | Ŝvabio