Manĉo
El Vikipedio
Manĉo aŭ La Manĉo (el la hispana La Mancha [la manĉa]) estas regiono en Hispanujo, nuntempe apartenanta al la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la aventurejo de la fama rolulo Don-Kiĥoto el Manĉo.
[redaktu] Geografio
La Manĉo estas la plej ampleksa plataĵo de la Iberia duoninsulo, kun alteco super marnivelo de 500 ĝis 600 m, kaj ĉirkaŭata de la montoĉenoj:
- Sierra de Alcaraz
- Sierra Morena
- Montes de Toledo
- Serranía de Cuenca
Ĝi havas formon de triangulo, kun centro en la provinco de Ciudad Real kaj ampleksanta la plejmulton de la provincoj de Albaceto kaj Toledo.
Ĝin trairas la riveroj Gvadiano, Záncara, Cigüela kaj Júcar.
Ene de ĝi troviĝas la naturaj spacoj Lagunas de Ruidera kaj Tablas de Daimiel.
[redaktu] Ekstera ligo
http://www.donquijotedelamancha2005.com/ruta2005.php
http://www.ecologistasenaccion.org/article.php3?id_article=1490
http://www.lamanchado.es/do_es_mapa.html