Mandarenanaso
El Vikipedio
?Mandarenanaso Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Mandarenanaso en angla zoo
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Aix galericulata (Linnaeus, 1758) |
||||||||||||||
Vivejo de Aix galericulata en Eŭropo
|
Mandarenanaso (Aix galericulata) estas specio el anasedoj kiu troveblas en Ĉinio, de kie ĝi estas disvastigita ankaŭ en okcidentaj landoj. Ĝi grandas ĉ. 42 cm.
En Ĉinio ili estas tre popularaj, kaj nomitas "ambirdoj", ĉar la paro neniam disiĝas. Ili kune flugas, kune naĝas en akvo. En la nesto la virbirdo kaj la inbirdo kuŝas unu ĉe alia por dormi. La virbirdo havas buntajn plumojn, dum la birdino la kaŝtanajn. Ĉinoj komparas paron da tiaj birdoj kun harmonia kaj feliĉa vivo de geedzoj. En la hejmo de ordinaraj ĉinoj ofte vidiĝas vualo, litkovrilo, kapkuseno kaj aliaj kun brodaĵoj de tiuj ambirdoj.
La mandarena anaso (Aix galericulata) el la ordo de anserformaj birdoj kaj familio de anasedoj fekundiĝas ĉefe en la Nordoriento de Ĉinio kaj travintras en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero kaj la sudorientaj provincoj de Ĉinio. Ĝi troviĝas ankaŭ en Sovetunio, Koreio, Japanio kaj Hindio. Ĝi apartenas al mezgrandaj anasoj. La virbirdo havas belan kaj brilan plumaron, kun plumtufa kresto sur la kapo, blankaj brovoj malantaŭ la okuloj kaj paro da kaŝtankoloraj kaj velformaj plumoj sur la flugiloj. La birdino kun grizbrunaj plumoj sur la kapo kaj dorso ne havas plumtufan kreston nek velformajn plumojn sur la flugiloj.
La mandarenaj anasoj loĝas en montvaloj, ĉe riveretoj kaj lagoj, en marĉoj kun fragmitoj aŭ larĝfoliaj kaj pinglofoliaj arbaroj. Ili aktivadas en grupo el 7-8 kaj eĉ 20. Ĝenerale ili agas matene. Ili, singardemaj, tre rapide ekflugas je ia ajn surprizo, kaj ĉiam kun kriado. Ilii noktas sub arboj aŭ en terkavoj ĉe riverbordo. Dum la printempa kaj aŭtuna migradoj ili manĝas ĉefe vegetajojn, ekz. herbosemojn, kverksemojn, maizon, rizon, muskon k.a. kaj en la fekundiĝa periodo inter majo kaj aŭgusto-ranojn, fiŝojn, insektojn, larvojn, limakojn k.a. kaj ankaŭ herbosemojn kaj fruktojn. Ĝenerale ili migras norden por fekundigo en la komenco de aprilo kaj forlasas en la fino de septembro. Meze de majo ili komencas seksumi. Antaŭ la pariĝo virbirdo faras belan prezentadon antaŭ birdino por gajni ties amon, kaj sekvé la gebirdoj naĝas sur akvosurfaco ŝultro ĉe ŝultro, enigante de tempo al tempo sian bekon en akvon. Naĝinte iutempe, la birdino impetas antaŭen, dum la virbirdo naĝas tuj post ĝi, senĉese levante sian voston. Tuj post tio plenumiĝas la seksumo. Iliaj nestoj estas ordinare en arbotruoj ĉe rivero kaj lago, kiuj troviĝas je 10-15 metroj super la tero. Juj el ili nestas en arboradikoj kaj en terkavoj. En nesto sterniĝas ligneroj, arbofeloj, arbofolioj, birdplumoj k.a. Demetinte 6-10 brilajn blankajn ovojn, la birdino komencas kovi ilin. Post ĉ. 30 tagoj la birdidoj eloviĝas.