Marc Vanden Bempt
El Vikipedio
Marc VANDEN BEMPT (naskiĝis la 15-an de majo 1956) estas flandra esperantisto. Jam en junaĝo li aktivis en la Esperanto-movado, ekz. kiel redaktoro de la memorlibro pri la IJK 1982.
Li estas profesia analizisto kaj konatiĝis ĉefe kiel aŭtoro de diversaj Esperanto-libroj kaj -broŝuroj, i.a. de la Asekura terminaro seslingva.
Li estas delegito de UEA kaj fakdelegito pri asekuro en Leuven.
[redaktu] Verkoj
- Hungara lingvokurso (1990)
- Eŭro, ecoj kaj sekvoj por ĉiuj (1997)
- Litova lingvo per Esperanto-okuloj (2005)
- Asekura terminaro seslingva (2005)