Marcelle Turin-Montagnon
El Vikipedio
Marcelle TURIN-MONTAGNON (1914- mortis la 3-an de decembro 1991 en Pontarlier, Francio) estis franca esperantistino.
Antaŭ la dua mondmilito, ŝi servis kiel ĉefperanto de TJO (la praulo de TEJO) en Francio. Post la milito, spite al la kontraŭgermana etoso, ŝi iris bonvenigi la novan GEJ-sekcion. Post la morto de sia edzo Gaston Turin, ŝi postsekvis lin instruante Esperanton en liceo. Ŝi estis UEA-fakdelegito pri muziko.