Margaret Lilly Blaise
El Vikipedio
Margaret Lilly BLAISE (blejz), nask. Jones, anglino, edzino de B. P. Naskiĝis en la 30-a de aprilo 1878 en Chester. Sekretario de 1896, komerca lernejestrino 1900 - 06. 1906-10 (edziniĝo) instruis Esperanton en vesperaj lernejoj de kelkaj urboj. Fondis kaj prezidis: Esperanto-Federacio de Lancashire kaj Chesire (tri jarojn), Sud-Londona Esperanto-Grupo, Dua-Dimanĉa Rondo, London. Propagande paroladis multloke. Predikis Esperante en la Katedralo de Geneve, 1925. Instruas Esperaton en Londonaj lernejoj.
Verkis:
- The Esperanto Manual, 1908;
- La Profitoj de Esperanto, 1909;
- A World Language, 1916.
Laboras ankaŭ literature. Lingva Komitatano de 1908.