Margareta insulo en Budapeŝto
El Vikipedio
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. |
La insulo situas sur la teritorio de Budapeŝto en Danubo, inter Margareta-ponto kaj Árpád-ponto. Ĝia longo estas 2500 m, maks. larĝco 500 m, la teritorio estas 96500 kvadratmetroj La alteco super marnivelo estas 102.5 m. La nuna formo estis kreita el tri malgrandaj insuloj en la 19-a jarcento. Nun ĝi estas la plej granda parko en Budapeŝto. La unua ponto al la insulo, la Margareta-ponto, estis konstruita en 1901, la dua, la Árpád ponto konstruiĝis en 1950. Por konservi la puran, freŝan aeron de la insulo, la aŭtotrafiko estas malpermesita. La nomo de la insulo estis Insulo de leporoj. Pro la reĝidino Margareta, kiu vivis tie, oni eknomis ĝin pri ŝi. Ŝi estis la filino de la reĝo Adalbero la kvara. Dum la tatara invado la reĝo kun sia familio rifuĝis en Dalmtion, kaj tie en la marborda fortikaĵo Kliss ili vivis. Tie naskiĝis Margareta en 1242. La reĝo faris sanktan promeson, ke li farigos monaĥinon el la knabineto, se Dio permesas, ke ili povu hejmeniri en Hungarion. Post la reveno li plenumis la promeson, la knabineto fariĝis dominikana monaĥino. La patro sur tiu insulo konstruigis por ŝi klostron, kie ŝi vivis sanktan vivon en grandega mizero, asketismo ĝis la morto. Pri ŝia tiea vivo la konata verkisto Géza Gárdonyi verkis romanon. ĝi estas legebla ankaŭ esperantlingve kun la titolo: „Sklavoj de Dio”. La belan reĝidinon volis edzinigi la pola kaj ĉeha reĝoj, Ankaŭ la patro volis tion, kaj promesis, ke li petos absolvon de la Roma Papo. Sed ŝi insistis kaj restis monaĥino. Ŝi ofertis sian vivon por flego de la plej mizerajn malsanulojn, kaj preĝis por Hungario. Ĉiu amis kaj estimis ŝin. Ŝi mortis post longa doloriga malsano en 1270, en sia 28-a jaro. En 1789 ŝi estis proklamita beato, kaj en 1943 sankto.
Arany János, la granda hungara poeto ŝatis la insulon. Ofte li vizitis ĝin por ripozi. En la ombro de la grandaj kverkoj li verkis la maljunaĝajn poemojn Aŭtunblueto. (Őszikék”)
B-2
Nuntempe la tuta insulo estas parko. Loĝdomoj ne troviĝas tie. Sed troviĝas hoteloj, restoracioj, sportejoj, naĝejoj, plaĝo Palatinus, kaj grandegaj arboj, belegaj floroj, verdaj gazonoj ĉie. La insulo estas ŝatata ripozloko por budapeŝtanoj, sed vizitas ĝin ankaŭ multaj el aliaj partoj de la lando kaj eksterlandanoj. Mi proponas al vi laŭlonge finpromeni la insulon, kaj dume mi montros la vidindaĵojn. Ni startos de Margareta-ponto, kaj iros ĝis Árpád ponto. Sur la insulo ĉie oni vidas belegajn florojn, pompantajn en florbedoj. Oni ĉie vidas belajn pli malpli altajn arbojn. En la ombro de la arbo- foliaro eĉ en la somera varmego oni fartas bone. Unue ni vidas grandan fontanon, kiu nokte estas lumigita per plurkolora lumo. Antaŭ ĝi staras monumento; tri kunplektiĝintaj tri flamoj. Tio simbolizas la unuiĝon de la tri urboj: Peŝto, Buda, Óbuda.
BBB B-3
B-4
Sekvas granda dancejo, Kasino:
B-5
Nun ni rigardos la ruinaĵojn de la iama Franciskana Monaĥejo:
B-6
Sur la tabulo estas skribita: Ruinaĵoj de Dominikana Klastro kaj preĝejo XIII.- XIV j.c. Ĉi tie vivis Sankta Margareta, ano de la Árpád dinasztio. B-7 1242 – 1271
B-8
Jen, kio restis el la iama klastro.
B-9
Enirejo de la subĉiela teatro. En la somera sezono ĉi tie oni prezentas klasikajn operojn. Kiam mi estis studento, proksime al la teatro ni sidiĝis sur benkon, kaj senpage aŭskultis belan muzikon.
-
Proksime al la teatro staras akvoturo. Nun jam ĝi ne funkcias laŭ sia originala destino, sed funkcias en ĝi panorama kafejo.
B-10
Sur la norda fino de la insulo estas lageto kun riĉa bestokolekto. Loĝas en ĝi testudoj, orfiŝetoj, ranoj kaj aliaj. Sur la surfaco maĵeste naĝas la floroj de nufatoj (akvolilioj). Ĉirkaŭ la lago inter la rokoj oni povas ĝui japanan ĝardenon.
B-11
Ankaŭ al tiu testudo plaĉas la knabino, tial ĝi sidas apud ŝi.
Fine oni povas vidi la muzikpavilonon, kaj en ĉiu horo aŭskulti muzikon.
Ni finas la promenon. Nun mi dankas vian paciencon, kaj esperas, ke mi sukcesis veki vian interesiĝon, kaj foje rigardos anakĵ en la realo tiujn belaĵojn.