Maria Elworthy-Posenaer
El Vikipedio
Maria Elworthy-Posenaer [POzenar] (antaŭ sia edziniĝo nomiĝis Maria Posenaer) estis belga esperantistino kaj tradukistino nederlanda-angla-Esperanto.
Ŝi estis membro de la LLK de la UK 1911 kaj de la UK 1928 kaj komitatano de Belga Ligo Esperantista.
[redaktu] Tradukoj
El la nederlanda al Esperanto ŝi tradukis:
- Rikke - Tikke - Tak. Romano de Hendrik Conscience (1851/1912), Kronita verko de la Akademio
- La mordo de l' amato, el Solena ĵuro de Virginie Loveling (1914?) (1923/1928?)
- Pri la Muziko de l'Vivo, Ne dezirita kaj Ni virinoj de Johanna van Woude (1910)
- Kristnasko de J. Stinissen (en Belga Esperantisto, decembro 1909)