Marianne H. Vermaas
El Vikipedio
Marianne VERMAAS (naskiĝis la 23-an de septembro 1911 - mortis la 23-an de septembro 1991, precize je sia 80-a datreveno, en Roterdamo) estis iama direktorino de la Centra Oficejo de UEA kaj honora membro de UEA.
[redaktu] Esperanto
Vermaas lernis Esperanton en 1934, supozeble de sia patro, unu el la unuaj delegitoj de UEA kaj aktivulo en la loka Esperanto-movado. Aktiva jam de la unuaj postmilitaj jaroj, ŝi dum jardekoj sekretariis en la roterdama E-klubo "Merkurio" kaj longe servis kiel komitatano de Nederlanda Esperanto-Asocio. Ŝi estis unu el la fondintoj kaj multjara estrarano de la iama mondcivitana organizaĵo Universala Ligo. Vermaas verkis artikolojn kaj foje tradukis.
[redaktu] UEA-aktivado
En 1953 ŝi fariĝis komitatano de UEA, en septembro 1955 ŝi fariĝis administranto (ekde 1956: direktorino) de UEA. La Centra Oficejo de UEA translokiĝis en oktobro al Roterdamo, ĉar ŝi loĝis en tiu urbo, Nieuwe Binnenweg 70. Ŝi restis en tiu ofico ĝis 1968, kiam ŝi rezignis ĉar la tasko fariĝis tro granda por ŝi, pro la kreskado de UEA kaj ĝiaj taskoj. En tiu jaro ŝi fariĝis administranto de Institucio Hodler '68, kio ŝi restis ĝis 1976.
[redaktu] Post 1974
Ĉar Ivo Lapenna, kies bona amikino ŝi estis, ne estis reelektita prezidanto en 1974, ŝi rezignis el la UEA-komitataneco, kaj rezignis ankaŭ pri la honora membreco. Anstataŭe ŝi aktivis por la Neŭtrala Esperanto-Movado de Lapenna.