Marib
El Vikipedio
Marib (greke: Μαρίαβα / Mariaba; arabe مأرب Ma′rib, loke Mārib) estis en la antikvo ĉefurbo de Reĝlando Ŝeba ekde la 10-8-a jc.. Ĝi situas ĉ. 100 km oriente de Sanaa en la hodiaŭa Jemeno, ĉe latitudo 15° 26' N kaj longitudo de 45° 16' O. La antikva urbo situis en ebenaĵo de la seka delto de Wadi Adhana, ĉ. 1200 m super la marnivelo. En la urbo vivis 50.000 loĝantoj.
Oni trovis tie ruinojn de konstruaĵoj, inter ili preĝejon el la 10-a jarcento.