Mariina Skála
El Vikipedio
Mariina Skála (Roko Maria) estas roko en Ĉeĥa Svislando, parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi atingas altecon de 428 metroj super la marnivelo kaj situas proksime de la vilaĝo Jetřichovice. La nomo de la roko memorigas pri la princino Marie Kinský. Sur la rokosupro en la jaro 1856 princo Ferdinand Bonaventura Kinský konstruigis kabanon, kiu ekzistas ĝis nun.
Post tre malfacila supreniro antaŭ la migranto prezentiĝas unu el la plej belaj panoramoj de Ĉeĥa Svislando.