Mark Fettes
El Vikipedio
Mark FETTES (naskiĝis la 21-an de junio 1961) estas anglalingva esperantisto kaj esploristo.
[redaktu] Vivo
Fettes naskiĝis en Usono, sed studis en Britio kaj dum longa tempo vivis en diversaj anglalingvaj landoj. Ekde 2002 li loĝas en Kanado, kiel la doktoro pri edukado esploras la lingvo-umadon de indiĝenaj lernantoj.
[redaktu] Esperanto
Li esperantistiĝis en 1980 pro instigo de sia onklo Christopher Fettes. De 1986 ĝis 1991 li redaktis en Roterdamo la revuon Esperanto de UEA. En 1992 li fariĝis UEA-estrarano pri informado, kaj en 1994 kunakceptis la postenon Ĝenerala Sekretario. Tion li plenumis ĝis 1998.
Cetere Fettes estis redaktoro de la rubriko Monda vilaĝo en MONATO de 1992 ĝis 1995, kaj li instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko. Ĝis 2006 li estis direktoro de ESF.