Marko Zamenhof
El Vikipedio
Familio Zamenhof |
---|
|
Parencaro de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto |
Idoj de Fabian Zamenhof (1800/1801-1861):
|
Detaloj kaj fontoj ĉe Familio Zamenhof. |
Marko ZAMENHOF estas Esperanta formo de Markus Fabianviĉ Samenhof, "kristana" aŭ goja nomo de Mordeĥaj ZAMENHOF, filo de Fabian Zamenhof kaj patro de L. L. Zamenhof, instruisto de lingvoj franca kaj germana. Naskiĝis en la 27-a de januaro 1837, mortis en la 29-a de novembro 1907 en Varsovio. Kavaliro de multaj ordenoj.
Komencante studojn ĉe universitato en 1879, L. L. Zamenhof transdonis sian lingvoverkon al sia patro, Mordeĥaj ZAMENHOF, por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de liaj studoj. Li, nekomprenante la ideojn de sia filo kaj opiniante la projekton esti sensenca laboro, bruligis la verkon. Post multaj jaroj, li konvinkiĝis pri la utileco de la afero, pentis kaj instigis Ludovikon al traduko de lia Frazeologio rusa-pola-franca-germana al Esperanto, el kio estiĝis la Proverbaro Esperanta.