Markolo
El Vikipedio
Markolo estas kompare mallarĝa akva areo, kiu dispartigas terpecojn, sed ligas najbarajn akvobasenojn. Ekstremumaj ampleksoj por markoloj estas: longo - ĉ. 1760 km por Mozambika Markolo kaj larĝo - 1120 km por Drejk-markolo.
Kelkaj markoloj (Ĝibraltara, Magelana, Singapura k.a.) uzeblas por internacia navigado kaj estas malfermitaj por ĉiu lando egalrajte.
[redaktu] Plej grandaj markoloj
Nomo | Longo (km) | Nomo | Longo (km) |
---|---|---|---|
Malaka Markolo | 1000 | Bassa Markolo | 317 |
Tatara Markolo | 850 | Skarerako | 300 |
Florida Markolo | 570 | Kategato | 200 |
Magelana Markolo | 550 | Hormoza Markolo | 150 |
Manika Markolo (Maniko) | 520 | Sunda Markolo | 120 |
Korea Markolo | 390 | Otranto | 120 |
Tajvana Markolo | 360 | Dardaneloj | 120 |
[redaktu] Aliaj konataj markoloj
Beringa Markolo - Bosporo – Ĝibraltara Markolo – Funebra-Porda Markolo - Singapura Markolo – Kaleza Markolo - Ora Pordego