Maurice Duchochois
El Vikipedio
Maurice DUCHOCHOIS [düŝoŝŭa] (naskiĝis la 6-an de junio 1862 en Boulogne-sur-Mer) estis franca esperantisto kaj direktoro de akvoglaciejoj. Li estis juĝanto ĉe la komerca tribunalo en Boulogne, kaj ŝipekipisto por fiŝkaptado. Unu el la organizintoj de la unua UK, iniciatinto de la esperantista standardo. Sur liaj ŝipoj flirtis je la unua fojo la Esperantista flago. Li prezidis Esperanto-grupon en Boulogne.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.