Max Josef Metzger
El Vikipedio
Max Josef METZGER (Maks Jozef Metsger), naskita la 3-an de februaro 1887 en Schopfheim (Ŝopfhajm) (Germanio), ekzekutita la 17-an de aprilo 1944 en la punprizono Brandenburg-Görden, estis katolika pastro. Pro siaj pacismaj konvinkoj li estis kondamnita al morto de nazia popola kortumo.
Max Josef Metzger en 1911 doktoriĝis pri teologio kaj filozofio. Malgraŭ siaj talentoj li ne celis karieron sciencan, sed dediĉis sin al la praktika sacerdota laboro. Liaj spertoj kiel armea divizia pastro dum la Unua mondmilito igis lin pacisto. Li fondis diversajn pacismajn organizaĵojn, inter ili la Pacoligon de Germanaj Katolikoj (Katolika Ligo Interpopola) kaj la Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco. Li engaĝiĝis en la superkonfesia movado Una Sancta kaj en Societo de Reĝo Kristo, kiu helpis alkohol-dependulojn.
Pro tiuj publike rimarkeblaj agadoj Metzger iĝis suspektata de germanaj nazioj kaj de la sekreta polico (GeStaPo). Li estis arestita trifoje:
- je la 23-a de januaro 1934; liberigo je la 26-a
- je la 9-a de novembro 1939; liberigo je la 4-a de decembro
- je la 29-a de junio 1943; polica spionino estis enŝteliĝinta en la movadon Una Sancta kaj akirinta manifeston de Metzger al la episkopo de Upsalo, en kiu li formulis planojn por demokratia strukturo de Germanio.
Je la 14-a de oktobro 1943 Metzger estis kondamnita de juĝisto Roland FREISLER en proceso de nur 70 minutoj. Li kvazaŭ ne havis okazon defendi sin. Post ses monatoj li estis ekzekutita. Nur en 1997 la verdikto estis nuligita.
Metzger estis esperantisto kaj longe aktivis en Graz, kie li inter 1918 kaj 1928 eldonis la revuojn "Blanka Kruco" kaj "Katolika Mondo". Li estis prezidanto de "Internacio Katolika" (IKA), organizaĵo, kiu dum kelkaj jaroj anstataŭis IKUE aŭ konkurencis al ĝi. Vidu Katolika movado.