Mehmed Jakupović
El Vikipedio
Mehmed JAKUPOVIĆ (naskiĝis en 1915; mortis la 7-an de oktobro 1997 en Rijeko) estis kroata esperantisto. Li fariĝis esperantisto en 1932. Li estis prezidanto de la Esperanto-societo de Rijeko kaj funkciulo de Serbia, Kroatia kaj Jugoslavia Esperanto-ligoj, dumviva membro de UEA, delegito pri lada industrio, kunorganizanto de kongresoj de IFEF kaj de SAT en 1980.