Meryl Streep
El Vikipedio
Meryl STREEP [meril strijp], plennome: Mary Louise STREEP (naskiĝis je la 22-a de junio 1949 en Summit, Nov-Ĵerzejo) estas usona aktorino.
Post studado en la Yale Drama School ŝi komencis teatran karieron, kaj ekde la 1970-aj jaroj ŝi ankaŭ videblas en filmoj. Dufoje ŝi gajnis Oskaron: Unuafoje en 1979 pro sia epizoda rolo en la filmo Kramer vs. Kramer kaj duan fojon en 1982 pro la ĉefrolo en Sophie's choice.
[redaktu] Listo de filmoj
- Kramer vs. Kramer (1978)
- Sophie's Choice (1982)
- Silkwood (1983)
- Out of Africa (1985)
- Death Becomes Her (1992)
- The River Wild (1994)
- The Bridges of Madison County (1995)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.merylstreeponline.net
http://www.imdb.com/name/nm0000658
http://www.mtsu.edu/~socwork/frost/crazy/streep.htm
http://www.meryl-streep.de