Metroo de Montrealo
El Vikipedio
La metroo de Montrealo estas sistemo de subtera fervojo de Montrealo, Kebekio, Kanado. Ĝi revoluciigis la desegnon de metrooj monde per sia uzo de pneŭoj sur ĉiuj linioj kaj de la fakto ke ĉiuj stacioj estis desegnitaj de diferenca arkitekto kaj estas riĉe ornamitaj de artverkoj.
La metroon kaj la busojn de la insulo Montrealo administras la publika korporacio STM (Société de transport de Montréal - Korporacio de Transporto de Montrealo).
[redaktu] Ekstera ligo
- Metroo de Montrealo (en Esperanto)