Miĥail Saakaŝvili
El Vikipedio
Miĥail SAAKAŜVILI (kartvele მიხეილ სააკაშვილი), naskiĝis la 21-an de decembro 1967. Prezidento de Kartvelio, elektita en 2004. Unu el la plej junaj ŝtatestroj de la mondo.
Li finis Kievan Instituton de Internaciaj Rilatoj kaj poste studis en Kolumbia Universitato (Novjorko, Usono). Post la studo li doktoriĝis en Universitato Vaŝingtono (federacia distrikto Kolumbio).
Poste Saakaŝvili studis kaj laboris en Eŭropo (Francio, poste Norvegio), kaj en 1995 revenis al Tbiliso laŭ invito de Zurab Ĵvania, kiu nome de la tiama prezidento Eduard Ŝevardnadze serĉis talentajn junulojn por refreŝigi politikan eliton de la ŝtato.
La edzino de Saakaŝvili estas la nederlanda Sandra Roelofs el Terneuzen
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.