Michele Arabeno
El Vikipedio
Michele Arabeno (naskiĝis la 31-an de marto 1872 en Ĝenovo) estis itala esperantisto.
Li esperantistiĝis en 1911. Vizitis ekde la sepa UK en Antverpeno ĉiujn aliajn. Ĉe la kongresoj tre konata sub nomo: Onklo Miĉjo. UEA-delegito kaj subtenanto de 1913.
Tradukis novelojn, rakontojn, sonetojn, monologojn kaj Devoj de la Homo de Mazzini, kiu libro estas eldonita en 100 000 ekzempleroj pagita per monkolekto kaj disdonita tra la mondo en 1922. Pro tiu ĉi traduko li ricevis profesoran titolon.
[redaktu] Tradukoj
- Giuseppe Mazzini: Devoj de la homo (El la itala lingvo trad. Mikaelo Arabeno. - 1. eld., Genova: Laborista Esperanto-Grupo, 1922. - 163 p.)
Rimarkigo: Kvankam EdE skribas pri 100 mil ekzempleroj de Devoj de la Homo ĉe Michele Arabeno, en la artikolo pri la libro mem mencias nur 10 mil, kio estas pli verŝajna.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |