Michoud Assembly Facility
El Vikipedio
La Michoud Assembly Facility (prononcu:[MIŜo: aSEMbli faSEleti]) estas granda raketokonstruejo de NASA kaj situas en Luiziano, Nov-Orleano. La ekstera cisterno de la Spaca Navedo estas konstruita tie fare de la ĉefa kontraktanta firmao Lockheed Martin. Tie laboras proksimume 2000 homoj sub unu grandega tegmento.
La sidejo origine estis konstruita en 1940 de la Usona registaro por la militila produktado dum la dua monda milito.
Ĝi venis sub la estrado de NASA en 1961 kaj estis uzita por la konstruado de la unua ŝtupo de la Saturno V-raketo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.