Migdalo
El Vikipedio
Migdalo estas kerno de la frukto de migdalujo. Ĝi estas longece ovoforma kaj havas grizan ledecan fruktoŝelon. La migdalujo (latine: Prunus dulcis) apartenas al la specio rozacoj (latine: Rosaceae) kaj estas kreskigita de 4000 jaroj. Oni kreskigas la migdalujon ĉefe en Kalifornio, Usono, ĉirkaŭ la Mediteraneo, sed ankaŭ en Pakistano kaj Irano. Tamen ankaŭ en Germanio ĝi kreskas en kelkaj regionoj kien verŝajne romianoj alportis ĝin kune kun vinberujoj.
Ekzistas dolĉaj kaj ameraj migdaloj.