Mihály Sárossy
El Vikipedio
Esperanto-teatro > Mihály SÁROSSY
SÁROSSY Mihály [ŝarosi] (ankaŭ SÁROSI; naskiĝis en 1893 en Budapeŝto) estis hungara esperanto-aktoro kaj kantisto, kiu ludis inter alie kun Julio Baghy. Li esperantistiĝis dum la rusa militkaptiteco. Granda sukceso dum la UK en Nurenbergo ĉe la prezentado de L. M. Populara kantisto dum artaj vesperoj, ankaŭ li partoprenis ekzemple en "La paĝio del' reĝino", de Jenő Heltai kaj Emil MAKAI, en postkongreso de la 13-a UK en Prago en Budapeŝto en 1921 kaj en Ginevra de Edmond Privat prezentita en 17-a UK en Ĝenevo.
Estis du E-gramofondiskoj kun liaj kantoj. Lin oni povas aŭdi en Esperanta Songazeto prezentante "La arto" registrita en 1938.
Citita el EdE-S