El Vikipedio
 |
 |

Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto
|
 |

|
BÁNÓ Miklós (ps. Ĉuvi Lovostan), hungaro, d-ro, inĝeniero. Naskiĝis en la 4-a de januaro 1890 en Miskolc. Perdis la vidpovon en 1915, sed ne ĉesis labori en teknikaj kaj stenografiaj movadoj de l' vidantoj. De 1911 Esperantisto. Propangandisto de La Verda Standardo. Post la milito animo de la Esperanto-movado inter hungaraj blinduloj, fondinto de blindula grupo de HES, akiris plurfoje permeson intense instrui Esperanton en la blindullernejoj. Verkis lernolibron, kritikojn, poemojn, ktp. Unua premio por originata poemo ĉe Katalunaj Floraj Ludoj. Lia edzino, Irén ANTAL, aktiva Esperantistino, kaj ilia filineto trijara: Klara Varma, jam paroletas E-e. Kunlaboranto de la Enciklopedio. |