Mil
El Vikipedio
Pri la aliaj signifoj de MIL rigardu en MIL.
Matematiko > Nombro > Entjero > Mil < Numeralo
Mil estas la natura nombro kiu sekvas de naŭcent naŭdek naŭ kaj antaŭas de mil unu.
La nombro 1000 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:
- en duuma sistemo : 11111010002
- en okuma sistemo : 17508
- en deksesuma sistemo : 3E816
Enhavo |
[redaktu] En matematiko
Mil ne estas primo. 1000 = 5·5·5·2·2·2
[redaktu] Laŭ skribo
Ĉina skribo: 千
[redaktu] Pri la nombro 1000
1000 estas la unua nombro skribita per 4 ciferoj en la dekuma sistemo.
La nombro da jaroj en jarmilo.
La obla prefikso por mezurunuoj (uzata ankaŭ en SI) por mil estas "kilo-".
[redaktu] Pri nombroj [1000, 10000)
Ĉi tiu ĉapitro estas pri nombroj ekde 1000 inkluzive ĝis 10000 malinkluzive.
[redaktu] Apartaj nombroj
- 1000 voltoj estas elektra tensio, por kiu kaj por pli grandaj tensioj homoj kiuj kun ili laboras devas havi pli grandan klerigon pri sekureco.
- 1001 noktoj estas fama kolekto de fabeloj. Pro ĝi en nomoj de la aliaj libroj iam aperas nombro 1001.
- 1024 = 210 (rigardu plu en nenegativa entejra potenco de 2).
- 1024 x 768 rastrumeroj estas unu el kutimaj distingkapabloj de komputila ekrano kaj vidkarto.
- 1440 = 24 * 60 estas kvanto de minutoj en diurno.
- 1500 kaj 3000 voltoj estas normalaj elektraj tensioj por supertraka kontakta linio de fervojo tie kie kontinua kurento estas uzata.
- 1728 = 123 - granda "gross" aŭ granda "malneta" aŭ "maso" - estas nombro kiu estis ofte uzata por kalkulado de aĵoj antaŭ kelkaj jarcentoj, kiam uzado de bazo 12 estis kutima por ĉi tiaj celoj.
- 2048 = 211
- 4096 = 212
- 8192 = 213
- 8760 = 365 * 24 estas kvanto de horoj en normala jaro.
- 8784 = 366 * 24 estas kvanto de horoj en superjaro.
[redaktu] Aroj
Jenaj aroj enhavas erojn kun numeroj 1000 ... 9999:
- Normoj de ISO
- NGC-katalogo
- Normoj de GOST
- Jaroj
- Jaro 1000 apartenas al la 10-a jarcento
- Jaroj 1001 ... 1100 apartenas al la 11-a jarcento
- Jaroj 1101 ... 1200 apartenas al la 12-a jarcento
- ...
- Jaroj 9801 ... 9900 apartenas al la 99-a jarcento
- Jaroj 9901 ... 9999 apartenas al la 100-a jarcento
[redaktu] Ankaŭ vidu jenon:
|