Mimedoj
El Vikipedio
Mimedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
280px|thumb|Mimus polyglottos | ||||||||||
|
||||||||||
|
||||||||||
scienca nomo | ||||||||||
Mimus polyglottos | ||||||||||
(Linnaeus 1758) |
La Mimedoj (Mimidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. La sola specio estas la Mimo (Mimus polyglottos), nordamerika Kantbirdo.
Enhavo |
[redaktu] rekoniloj
La 25 centimetrojn longa Mimo havas grizan dorson, pli malhelajn flugilojn kun blankaj flugilstrioj, longan nigran voston kun blankaj eksteraj plumoj. La svelta, nigra beko estas malmulte kurbigita malsupren.
[redaktu] disvastiĝo
La disvastiĝejo etendiĝas de la sudo deKanado tra Usono ĝis Meksiko kaj en la Karibon; la plej ofta estas la birdo en la regiono de Florido ĝis Teksaso. Ankaŭ en Nordgermanion(Bremeno) kaj en la regiono de Ruhr (Recklinghausen) oni ekvidis ĝin. La Mimo vivas en diversaj vivejoj, kiel malfermaj pampoareoj, duondezertoj, arbarregionoj, kampoj kaj loĝataj regionoj.
right|280px
[redaktu] konduto
La longe persista, kompleksa kantado de la Mimo, kiu eĉ vokojn kaj sonojn de aliaj bestoj samkiel medibruojn, la tutan tagon ĝis en la nokto estas aŭdebla. La kantrepertuaro de la masklo nkonsistas el 50 -200 kantoj.
Per siaj longaj kruroj la birdo sur la grundo serĉas je nutraĵo, al kiu apartenas senvertebruloj, semoj kaj aliaj fruktoj. Dum la nutraĵserĉado la Mimedo disetendas siajn flugilojn kaj montras la balnkajn flugilmakulojn. Tiu sinteno aŭ servas por la distriktprotektado aŭ por ekfuĝigi bredobestojn.
La birdio estas konata kiel sentima kaj agresema; ĝi defendas vehemente la kov- kaj la vintroregionon. Kelkfoje la Mimo alvokas per specifa voko samspeciulon por helo, por komune fuĝigi rabiston.
[redaktu] generado
La Mimo konstruas pelvetoforman neston el tigoj kaj branĉeroj sur malalta branĉo en densa arbustaro en malferma pejzaĝo. Du ĝis ses ovojn la ino sola dum 12 gis 13 tagoj kovas. Post naŭ ĝis dek du tagoj la junbirdoj ekflugas.
[redaktu] aliaĵoj
La Mimo (angle „Mockingbird“) estas la ŝtata emblembirdo de Arkansaso, Florido, Misisipo, [Tenesio]] kaj Teksaso.
[redaktu] literaturo
- Colin Harrison & Alan Greensmith: Vögel. Dorling Kindersly Limited, London 1993,2000, ISBN 3-831-00785-3
- Bryan Richard: Vögel. Parragon, Bath, ISBN 1-405-45506-3