Mirdza Burgmeisters
El Vikipedio
Mirdza BURGMEISTERS (naskiĝis en 1921; mortis la 23-an de oktobro 1989 en Riga, Latvio) estis latva esperantistino.
Dum tri jardekoj ŝi estis kolono de la Esperanto-movado en Latvio, interalie kiel organizanto, tradukanto kaj historiisto. Ŝi postlasis eldonotan libron, Rainis, Aspazija kaj Esperanto, kaj multan dokumentan materialon.