Moderatoro
El Vikipedio
Moderatoro aŭ moderiganto estas homo, kiu plenumas iun gvidan, kondukantan aŭ regadan rolon en iu komunumo. En interreto moderatoroj estas specialaj uzantoj en forumoj, kiuj havas rajtojn forigi nekonvenajn mesaĝojn, redakti mesaĝojn, kiuj ne konformas al reguloj de la forumo (enhavas insultaĵojn, sakraĵojn), dividi aŭ kunmeti temojn, fermi tro akrajn temojn kaj forigi ilin. En kelkaj forumoj moderatoro ankaŭ havas rajtojn forbari uzantojn por certa tempo aŭ uzi iujn aliajn rimedojn por ŝanĝi la rajtojn de uzantoj. En pluraj lokoj oni nomas moderatorojn administrantoj. Tio ne ĉiam veras, en kelkaj forumoj (ekzemple phpBB) administrantoj havas multe pli da rajtoj.