Mojave-dezerto
El Vikipedio
La Mojave (Mojave-dezerto), estas konata ankaŭ kiel Mohave-dezerto, estas dezerto en Okcidenta Nord-Ameriko. Al ties ĉ. 35.000 km 2 dezertosurfaco aaprtenas partoj de Kalifornio, Utah, Nevada kaj Colorado kaj formas tipan amerikan dezertan basenon. La dezerto estas limata de Tehaĉapi-montaro kaj faŭlto de San Bernardino. La limoj de la dezerto estas tre bone ekkoneblaj, ĉar ilin formas la du plej grandaj kontinentaj faŭltoj, la Sankta Andreo-fendegokaj la Gorlock.
La Mojave havas la jaran precipitaĵon de maks. 150 milimetroj/jaro. En la dezerto troviĝas la plej varmega loko de la Tero, la t. n. Morta Valo (Death Valley). Tie la temperaturo atingas en julio, aŭgusto la averaĝan varmegon super 45 °C. …
En la Mojave-dezerto ekzistas amaso de forlasitaj urboj, la t.n. fantomurboj. La pli konataj el tiuj estas la kalifornia urbo Calico, en kiu oni minis pli frue arĝenton. Pliaj urboj estiĝis dum la konstruado de Vojo 66, strado 91, kiuj kondukas tra la Mojave-dezerto. Pliaj vojoj estas strado 395, interŝtata vojo 15 kaj 40. La plej gravaj urboj de la Mojave-dezerto estas Las Vegas (Nevada) kaj la kalifornaj urboj Victorville, Barstow und Needles.