Vikipediista diskuto:Moldur
El Vikipedio
![]() Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elagnte enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzantajn skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi. -- Yekrats 14:38, 20. Nov 2006 (UTC)
Enhavo |
[redaktu] Rimarkinte eraron ...
... kuraĝe korektu anstataŭ nur rimarkigi en diskutpaĝo (kiel vi faris pri Kategorio:Vikipediisto eo-2). Tia estas la vikia vojo. Arno Lagrange ✉ 08:07, 1. Feb 2007 (UTC)
- Fakte la paĝoj esti redaktitaj paŭse kopiinte la paĝojn pri la franca : pro tio ili estis malĝustaj. Cetere koncerne la kategoriojn de eo-parolantaj uzantoj, esperanto ne estu menciita kiel lingvo parolata inter la aliaj sed rekte oni menciu ke temas pri informo pri la lingvorego, ĉar ĉi tie estas la esperanta vikipedio. AL ✉ 10:52, 1. Feb 2007 (UTC)
[redaktu] Karlo la 14-a Johano (Svedio)
Saluton, Martin. Mi pardonpetas pri mia anstataŭigo de via ŝablono. Mi refaris miajn ŝanĝojn. Amike kaj vikie salutas Yekrats 17:04, 6. Feb 2007 (UTC).
[redaktu] Re-saluto
Kara Martin,
mia dua, dujara fileto ĵus vekiĝas kaj komencas plori. Mi do hastos trankviligi lin kaj nur rapide resalutas!!
ThomasPusch 21:34, 14. Feb 2007 (UTC)
[redaktu] Informo el futuro
Mi vidis vian redakton ĉe la artikolo Esperanto (apartigilo), kaj la artikolon Esperanto (restoracio) mem. Evidente, vi enmetis informon kiu laŭdate temas pri la estonteco, sed laŭaserte pri jam pasinta okazintaĵo. Kiel eblas, ke oni jam scias, ke tiu restoracio ricevOS la koncernan premion, ĉi-maje? Mi scivolemas. Marek "Blahma" BLAHUŠ 06:51, 16. Mar 2007 (UTC)
- Ups, pardonu! Mi enskribis tion en la sama dato kiam ĝi okazis, sed mistajpis la monaton sen rimarki tion :-( Nun korektite en ambaŭ lokoj! Dankon pro la rimarkigo! Moldur 08:59, 16. Mar 2007 (UTC)
- Dankon pro via rapida reago kaj respondo! Nur bonvole venontfoje prefere respondu ĉiam en la diskutpaĝo de la vikipediisto, kiu skribis al vi, ĉar ekzemple nun mi retrovis vian respondon nur intence serĉante ĝin - ĉa vian diskutpaĝon mi ne havas en mia atentaro, do ne ekscias pri ŝanĝoj faritaj en ĝi. Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:52, 16. Mar 2007 (UTC)
[redaktu] (Land-)Kreis = ĉu distrikto aŭ subdistrikto?
Mi proponas grupigi la diskuton pri la temo "(Land-)Kreis = distrikto aŭ subdistrikto?" en la diskuta paĝo Diskuto:Distrikto (Germanio), kaj petas vin rerigardi tien. Amike, ThomasPusch 21:35, 28. Mar 2007 (UTC)