Montgrimpo
El Vikipedio
Montgrimpo estas sporta disciplino kiun oni plenumas en montaro. Ĝenerale temas pri la transado de grandaj altecdiferencoj en senvoja montara pejzaĝo, sed ankaŭ sur mallarĝaj padoj aŭ ŝtuparetoj. Montogrimpado necesigas specialajn kapablojn kaj ekipaĵon ( grimpoŝnuro kaj aliaj ) por certigi sekurecon malgraŭ la renkontitaj danĝeroj. Tio diferencigas ĝin de montmigrado kiu ne bezonas sekurigilojn, sed ja ankaŭ singardemon kaj trejnitecon.
Kategorioj: Scio | Socio | Politiko | Filozofiaj konceptoj | Sporto