Mordva lingvo
El Vikipedio
La mordva lingvo, lingvo de mordvoj, kune kun la maria lingvo apartenas al la volgia grupo de la finno-ugra lingva familio. Pli ĝuste temas pri du diversaj lingvoj: ersa-mordva kaj mokŝa-mordva.
La mordva (Эрзянь кель / мокшень кяль) | |
---|---|
Parolata en: | Mordvio en Rusio |
Parolantaro: | 650 000 |
Genetika klasifiko: |
Urala Finn-Ugra |
Oficialeco | |
Oficiala lingvo en: | Mordvio. |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | |
ISO 639-2 | mdf, myv |
SIL | mdf, myv |
La mordvajn lingvojn parolas en Rusio 614 000 personoj laŭ popolnombraro en 2002. El mordvoj ĉ. du trionoj el mordvoj estas ersoj kaj ĉ. triono mokŝoj.