Motacilo
El Vikipedio
La Motaciledoj estas familio el la ordo de Paseroformaj birdoj (Passeriformes), subordo Kantbirdoj (Passeres).
La genro Motaciloj estas sveltaj kaj klare desegnitaj birdoj kun svelta beko, longaj kruroj kaj longa vosto. Iliaj seksoj estas pli malpli klare distingeblaj. Ili nestas sur la tergrundo, en rokoj aŭ fendoj.
La genro Pipioj estas brunstriitaj birdoj kun blankaj aŭ blankstriitaj vost-eĝoj; ili estas malpli sveltaj ol la genro Motaciloj. Kelkaj Pipioj havas longan ungegon je la postaj piedfingroj. Iliaj seksoj estas samkoloraj.
[redaktu] Genroj kaj specioj
- Dendronantoj (Dendronanthus)
- Hinda dendronanto (Dendronanthus indicus)
- Motaciloj (Motacilla) - 11 specioj
- Flava motacilo (Motacilla flava)
- Griza Motacilo (Motacilla alba)
- Nigradorsa motacilo (Motacilla alba yarrellii)
- Siberia motacilo (Motacilla citreola)
- Nigrakapa flava motacilo (Motacilla flava feldegg)
- Rivermotacilo (Motacilla cinerea)
- Tmetotilakoj (Tmetothylacus)
- (Tmetothylacus tenellus)
- Makroniksoj (Macronyx) - 8 specioj
- Pipioj (Anthus) - proksimume 40 specioj,ekzemple:
- Sablopipio (Anthus campestris)
- (Anthus trivialis)
- (Anthus pratensis)
- Ruĝgorĝa pipio (Anthus cervinus)
- (Anthus spinoletta)
- (Anthus rubescens)