Multipliko de vektoroj
El Vikipedio
Ĉi tiu artikolo donas priskribojn de la diversaj vojoj por multipliki vektorojn.
Vektoro estas parta de okazo de matrico. Vektoro povas esti konsiderata kiel matrico kun unu dimensio egala al 1 - kolumna vektoro aŭ linia vektoro.
Tiel estas difinitaj variantoj de multipliko de vektoroj kiel matricoj. Inter ili la plej ofte uzataj estas:
- Produto de vektoro kaj skalaro - laŭelementa multipliko de la skalaro kaj ĉi elemento de la vektoro.
- Ordinara produto de vektoro kaj matrico.
- Se A estas m-per-n matrico kaj v estas kolumna vektoro n-per-1 do ekzistas la produto Av - kolumna vektoro m-per-1.
- Se A estas m-per-n matrico kaj v estas linia vektoro 1-per-m do ekzistas la produto vA - linia vektoro 1-per-n.
Ankaŭ ekzistas specifaj produtoj de vektoroj:
- Skalara produto - de du vektoroj de iu ajn la sama dimensio.
- Vektora produto - de du vektoroj de dimensio 3.