Muzeo Plantin-Moretus
El Vikipedio
La muzeo Plantin-Moretus situas ĉe Vrijdagmarkt (vendreda bazaro) en Antverpeno. Ekde la 16a jarcento troviĝas tie libropresejo, fondita de Christoffel Plantijn. Post lia morto la presejo estis transprenita de lia bofilo Jan I Moretus.
En 1876 Edward Moretus vendis la presejon kun la tuta meblaro al la urbo Antverpeno. Unu jaron poste, en 1877, la loĝejo kaj presejo estis publike viziteblaj.
Ekde la jaro 1997 la muzeo estas protektita monumento kaj ekde 1999 ĝi apartenas al la muzeoj de 'tutlanda graveco'. En 2002 la muzeo estis kandidatlistigita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. En 2005 ĝi efektive akceptiĝis je tiu listo (kiel unua muzeo en ĝi).
En la presejo troviĝas la du plej malnovaj presiloj por gazetoj de la tuta mondo.