Naharija
El Vikipedio
Naharija estas urbo en la nordo de Israelo. En 2005, ĝia popolacio estis pli aŭ malpli 50,000. Ĝi situas sur la marbordo, apenaŭ 6 kilometroj de la limo kun Libano. La popolacio de la urbo estas preskaŭ tute juda, kaj ne ekzistas signifa proporcio de araboj inter la loĝantoj.
La urbo estis kreita en la tridekaj jaroj de germanaj enmigrintoj. Pro ĝia proksimeco de Libano, ĝi ofte estis la bersajlo de terorismaj atencoj kaj de bombadoj. Dum la milito inter Israelo kaj Hizbulaho en la somero de 2006, Naharija estis plurfoje bombita de hezbolaho kaj 5 civiluloj estis mortigitaj, inkluzive de avino kaj ŝia kvar-jara nepo. Ankaŭ la infrastrukturo suferis multe da damaĝo.