Natsume Sôseki
El Vikipedio
NATSUME Soseki naskiĝis en Edo la 9an de februaro de 1867, tuj antaŭ la malfermado al okcidentkulturo kiu okazis dum la renovaĵo Meiji. Fakte, en la japana literatura, Soseki plej bona reprezentas tiun novan Japanion.
Li lernis la klasikan ĉinan lingvon kaj la anglan, kaj iĝis licea instruisto por angla lingvo. De 1900 ĝis 1903 li iris vivi en Anglujo, kaj revenis en Japanio instruis anglan literaturon en la universitato de Tokio, sekviĝanta Lafcadio Hearn en lia funkcio. Sed li havis malfacilaĵon kun la studentoj, kaj ne ŝatis tiun funkcion.
Post la sukceso de "Mi estas Kato" li eksiĝis kaj eniris la ĵurnalon Asahi kiel literatura kritikisto. Tiu ĵurnalo eldonis plejparte el liaj romanoj.
Li mortiĝis la 9an de decembro 1916.
Ĉefaj romanoj:
- Wagahai wa neko de aru "Mi estas kato" (1905-1906)
- Botchan "Monaĥeto" (1906)
- Kusamakura "Herbkuseno" (1906)
- Sanshirô "Sanŝiro" (1908)
- Sorekara "Kaj poste" (1909)
- Higan sugi made "Preterpasi la ekvinokso" (1912)
- Kokoro "Koro" (1914)
- Meian "Lumo kaj obskuro" (1916)