Navahrudak
El Vikipedio
Navahrudak (Навагрудак, Novogrudok, pole Nowogródek, litvane Naugardukas) estas urbo en okcidenta parto de Belorusio kun 30,7 mil loĝamtoj (2006). Ĝi situas 160 km oriente de Hrodna.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Navahrudak estas unu el la plej malnovaj urboj de Belorisuio, loĝata jam en la 10-a jc.. Ĉar ĝi estas la plej alta punkto de la najbara montetaro, ĝi gravis kiel defenda-strategia loko. La unua skriba mencio de ĝi venas el 1227 kiel Novogorodok.
La urbon detruis la mongoloj en 1240. Ekde la 13-a jc., ĝi estas centro de la regiono Ĉernij Rus, kaj laŭ kelkaj fontoj ĝi estis ĉefurbo de Litvana Grandprinclando, ĝis ties translokiĝo al Trakai
Ĝi iĝis en 1507 centro de regiono de la Grandprinclando kaj retenis tiun rolon ĝis 1795, kiam ĝi estis ligita al la Rusa Imperio kaj iĝis centro de la Grodno-a gubernio, ekde 1842 ĝi estis parto de la Minska gubernio.
La urbon okupis en 1919 polaj taĉmentoj kaj ĝi apartenis ĝis 1939 al Pollando. En 1939-41 kaj ekde 1944 ĝis estis parto de la Sovetunio.
[redaktu] Ekonomio
Gravas la industriaj branĉoj por prilaboro de la agrikulturaj produktoj.
[redaktu] Vidindaĵoj
- naskiĝdomo de Adam Mickiewicz, pola poeto, lia statuo
- preĝejoj
- ruinoj de fortikaĵo