Nederlanda Esperanto-Junularo
El Vikipedio
La Nederlanda Esperanto-Junularo (mallonge "NEJ") estas la landa sekcio de TEJO por Nederlando kaj havas sian sidejon en Amsterdamo.
La asocio fondiĝis je la 9-a de januaro, 1965. Laŭ ĝia statuto ĝi celas
- disvastigi Esperanton, speciale inter junuloj en Nederlando, kaj
- konsciigi junulojn en Nederlando pri la lingvaj problemoj en la mondo.
La asocia revuo nomiĝas Jen (Jongeren Esperanto Nieuws/Junularaj Esperanto-Novaĵoj) kaj eldoniĝas kune kun la Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA).
[redaktu] Aktivaĵoj
Ĉiujare NEJ organizas renkontiĝon en majo, la Printempan Renkontiĝon. Cetere regule okazas ludsemajnfinoj; plej ofte en Groningen en norda Nederlando.