Neide Barros Rêgo
El Vikipedio
Neide BARROS RÊGO naskiĝis en 18-a de oktobro de 1938 en São Tomás de Aquino, Minas Gerais. Instruistino, poetino, deklamantino, lirika kantistino. Ŝi estis diplomita pri Deklamado per Kurso Olavo Bilac en Rio-de-Ĵanejrio.
Ŝi fondis kaj gvidas, ekde 1961 la "Kultura Kurso Maria Sabina", en kio ŝi instruas deklamadon kaj okazigis eventojn literatur-muzikajn.
Ŝia poezia verko estis premiita en Brazilo kaj en Eŭropo. Ĝi estas en pli ol 90 antologioj publikitaj en Brazilo, Portugalio kaj Italio. Ŝi publikigis multajn verkojn en Esperanto-revuoj de Brazilo kaj de Bulgario.
Ŝi organizis kaj eldonis en 1994 la antologion "Água Escondida". Ŝi estis citita de Enciclopédia de Literatura Brasileira, de Afrânio Coutinho kaj J. Galante de Souza. Ŝi estas ano de "Rio-de-Janejria Akademio de Beletrismo", "Barbacena Akademio de Beletrismo" kaj estas dumviva membro de UEA, fakdelegitino pri poezio kaj deklamado.