El Vikipedio
Neuss estas urbo en Nordrhein-Westfalen. Ĝi estas konata pri sia romia pasinto, rejna haveno kaj la protekta festo. La loĝantaro nombro trapasis en 1963 la 100.000-an limon.
Neuss estas unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Ĝia origino kaj la nomo reiras al la romia legiona tendaro Novaesium (Castra Novaesia), kiu fondiĝis en ĉ. 16-12 a. K. Oni elfosi tie ripozejon por ĉaroj en 2005.
En 1050 oni transporti la relikvaĵojn de santa Quirinus de Romo al Neuss. En 1190, Neuss ricvis urborajtojn, ĉ. 1200 oni konstruis garndan urbomuron kun 5 pordegoj. En 1209 oni ekis la konstruon de Quirinus-Monasterio. En la 15-a jc., la urbo ricevis moneran privilegion, la rajton pri sigelado kun ruĝa vakso, la rajton de Hanse-urbo kaj novan blazonon. Tiuj alportis por la urbo bonstaton, kion la urbo perdis en 1586 post malvenko kaj incendio.
¹ popolnombra rezulto
- Quirinus-Monasterio el la 13-a jarcento,
- Supra Pordego, grandega, en ĉ. 1200 konstruita suda urba pordego
- Malnova gardoturo de la romia tendaro Novaesia ĉe Reckberg en Grimlinghausen
- Norda kanalo el la tempo de Napoleono
- Sangoturo (Blutturm) el la 13-a jc, lasta ronda turo de la historia urbomuro.
- al "Schwatte Päd" – plej malnova gastejo en Niederrhein el 1604
- la "alte Kaffeehaus" plej malnova domo de Neuss [1571] (Michaelstrasse)
- Protekta festo, en la lasta semajnfino de aŭgusto.
[redaktu] Naskitaj en la urbo
- Abatino Gepa (1050 transportis relikvaĵon de sankta Quirinus al Neuss)
- Hildegunde de Neuss (Schönau), (1171-1188 Schönau)
- 1810, 7-a de decembro, Theodor Schwann, fiziologo. Post li oni nomis la ŝvan-ĉelojn kaj ŝvan-glavingojn ĉe la nervaj ĉeloj.
 |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |