Nguyên Hái Trùng
El Vikipedio
NGUYÊN Hái Trùng (1921-1997) estis Honora Membro de UEA ekde 1993.
Poeto, pentristo, Nguyên estis esperantisto ekde 1937. Li kunfondis Vjetnaman Pacdefendan Esperanto-Asocion en 1956, estis ties komitatano kaj membro de la Honora Patrona Komitato de Vjetnama E-Asocio. Li gvidis multajn kursojn kaj signife kontribuis al la disvastigo de Esperanto antaŭ kaj dum la jaroj de VPEA.