Vikipediista diskuto:Nigrastelo
El Vikipedio
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi Arno Lagrange 17:53, 17. Mar 2004 (UTC)
Tamen atentu ne enmeti reklamon en la vikipedion. Mi ne trovas la artikolon pri Polar vere enciklopedieca. AL.
- Mmmh ! Mi provis iom vikiigi vian artikolon pri PEK, sed mi estas tute perpleksa pri via titolo la diferenco inter komenci kaj komenciĝi, kaj inter fini kaj finiĝi. . Estas tute malverŝajne ke iu kiu interesiĝus pri la temo trovu la artikolon kun tia titolo. Titoloj devas esti koncizaj kaj eniri en iun siteman ordigon. Bonvolu esplori pri aliaj lingveroj (ja ekzistas iuj artikoloj pri tiaj). Mi sugestas titoli la artikolon -iĝ kaj via kontribuo fariĝos paragrafo post enkonduka paragrafereto (Vidu ReVo:igx ). Arno Lagrange ✉ 11:04, 13. Maj 2004 (UTC)
-
- Pri CNT mi ja interesiĝas. Bonvolu redakti artikolon. Mi ne kutime aŭskultas liberacan radion (kvankam ni havas en Tuluzo : Canal-Sud kun semajna esperanto-elsendo : Esperanto-magazino de Tuluzo kun partopreno de Floréal MARTORELL kaj aliaj), sed mi havas iom vastan bibliotekon pri la historio de la socia movado (La Pariza Komunumo, la Hispana enlanda milito, Majo 68-a, ktp. ). Mi iom post iom envikipediigos ĉion tion. Arno Lagrange ✉ 12:48, 13. Maj 2004 (UTC)