Nijmegen
El Vikipedio
|
Nimego (nederlande Nijmegen, dialekte Nèhméége) estas laŭ la kvanto de enloĝantoj la naŭa plej granda urbo de Nederlando, kun 159.447 enloĝantoj (1-a de decembro 2005). La hansa urbo situas en la provinco Gelderland, plejparte sur la maldekstra (suda) bordo de la rivero Waal. Nova parto de la komunumo situas ĉe la alia flanko de la rivero kaj nomiĝas Waalsprong (Salto trans la Waal). La komunumo de Nimego estas parto de la regio KAN (Knooppunt Arnhem-Nijmegen) (Nodo Arnhem-Nimego) kaj havas limojn kun la komunumoj de Lingewaard, Overbetuwe, Beuningen, Wijchen, Heumen, Groesbeek kaj Ubbergen.
Enhavo |
[redaktu] La plej malnova urbo de Nederlando
Ekestis multe da diskuto pri la titolo "la plej malnova urbo de Nederlando". Nimego postulis tiun titolon, same kiel faris Mastriĥto. Eble iam estos pruvite, sed ĝis nun la plej malnova dokumento konata kiu parolas pri urbaj rajtoj (do pri vera urbo) estas el la jaro 12 post Kristo. En ĉi tiu dokumento la rajtoj ne estas donataj al Nimego, nek al Mastriĥto, sed al Voorburg (urbeto tuj apud Hago).
En 2005, Nimego la tutan jaron festis 2000-jaraĝiĝon de la urbo. La plej malnova dokumento en kiu oni parolas pri loĝantoj tie kie nun estas Nimego estas al la jaro 5 post Kristo.
[redaktu] Pontoj
En Nimego troviĝas du pontoj trans la rivero Waal. Ekde 1879 ekzistas fervojponto, parto de la fervojo al Arnhem. Ekde 1936 Nimego havas aŭtoponton, la Waalbrug (Waalponto). En 1936, kiam la aŭtoponto estis preta, la ponto estis la plej longa arkponto en Eŭropo. En 2004 oni finkonstruis porton por biciklistoj, sed tiu fakte ne estas vera ponto, sed nur aldonaĵo al la jam ekzistanta fervojponto. La bicikloponto nomiĝas Snelbinder.
Jam dum pluraj jaroj la nuna aŭtoponto ne plu povas pritrakti la trafikon. Pro tio Nimego volas havi plian ponton. Ekzistas planoj por nova ponto iom okcidente de la nuna fervojponto, sed oni ankoraŭ ne decidis pri tio.
[redaktu] Sporto
Nimego havas multajn sportklubojn. La plej konataj estas:
- Futbalo: NEC Nijmegen
- Korbopilko: Matrix Magixx
- Atletiko: Nijmegen Atletiek
En Nimego ankaŭ ĉiujare okazas kelkaj grandaj sportokazaĵoj:
- Kuro: Zevenheuvelenloop (15 km)
- Marŝado/Promenado: Internaciaj kvartagaj marŝoj de Nimego (Vierdaagse)
[redaktu] Vidu ankaŭ
|
|
---|---|
Aalten | Apeldoorn | Arnhem | Barneveld | Berkelland | Beuningen | Brummen | Bronckhorst | Buren | Culemborg | Doesburg | Doetinchem | Druten | Duiven | Ede | Elburg | Epe | Ermelo | Geldermalsen | Groenlo | Groesbeek | Harderwijk | Hattem | Heerde | Heumen | Lingewaal | Lingewaard | Lochem | Maasdriel | Millingen aan de Rijn | Montferland | Neder-Betuwe | Neerijnen | Nijkerk | Nijmegen | Nunspeet | Oldebroek | Oude IJsselstreek | Overbetuwe | Putten | Renkum | Rheden | Rijnwaarden | Rozendaal | Scherpenzeel | Tiel | Ubbergen | Voorst | Wageningen | West Maas en Waal | Westervoort | Wijchen | Winterswijk | Zaltbommel | Zevenaar | Zutphen |
|
Nederlando | Provincoj en Nederlando | Komunumoj en Nederlando |