Nikolaus Hovorka
El Vikipedio
Nikolaus HOVORKA, li naskiĝis en 1901 kaj mortis 1967, estis aŭstra verkisto kaj redaktoro. Kiel ĉefredaktoro de germanlingva periodaĵo li dediĉis konstantan rubrikon al Esperanto. Li kunlaboris en Literatura Mondo (en la dua periodo) kaj kontribuis al la esperantlingva poemantologio "Dekdu Poetoj" aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas la poezion de Hovorka tiel :
"Ekzistas poetoj, kiujn kvazaŭ subpremas la eksterordinara sukceso de iu el liaj poemoj. En Hovorka oni ĉiam vidas la poeton de "Amindaj junaj amikinoj", en kiu poemo, vere, kortuŝa ĉarmo kaj preskaŭ tragika kompato unuiĝas en unika harmonio. Potenca inspiro kreis tiujn ĉi korkaresajn versojn; ilia larme dorlota voĉo steliĝas nerezisteble en la koron. Tamen, malĝuste estus ignori la ceterajn poemojn de Hovorka: ekzemple la poemon "Sopiro", kun ĝia eksterordinare delikata milda varmo, aŭ la profetan "Elpelita poeto", la profunde sugestian malesperon de la "Eterna refreno", la sinceran, intiman senton de la "Patrujo". Grandsukcesa kaj aklame aplaŭdata estis lia longa poemo: "Gefratoj kunigu la manojn", kiu ravis la aŭdantaron en la Pariza kongreso. Ni tamen ne publikigas ĝin tie ĉi, ĉar - laŭ nia sento - tiun sukceson akiris eble plie la deklamanto Hovorka ol la poeto..."
Komparu kun: Esperanto-verkistoj ,