Nizaglo
El Vikipedio
Nizaglo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Aquila fasciatus
Vieillot 1822 |
La Nizaglo, ankaŭ nomata en kelkaj landoj Aglo de Bonelli, estas probleme scienconomata, ĉar dekomence estis Hieraaetus fasciatus, do en genro Hieraaetus; poste tiu specio estis enmetita en genro Aquila kaj la specio mem nomata Aquila fasciatus aŭ Aquila fasciata. Ĉiukaze temas pri granda taga rabobirdo, kiu kiel multaj aliaj agloj apartenas al familio Akcipitredoj.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Ili bredas en suda Eŭropo, Afriko norde de deserto Saharo kaj tra suda Azio ĝis Indonezio. La Nizaglo estas specio de arbara medio, ofte montareta, kun kelkaj malfermaj zonoj kaj klimato ĉu deserta ĉu mezdeserta. La afrika subspecio preferas savanon, arbarbordojn, terkulturajn kampojn kaj arbustejojn se estas tie grandaj arboj. Tiu ne estas specio de malferma kamparo aŭ densa arbaro. La junuloj estas pli vagantaj.
[redaktu] Aspekto
La Nizaglo estas granda aglo 55-72 cm longa kaj kun enverguro de ĉirkaŭ 150 cm la maskloj kaj 180 la inoj. Ĝi estas pli maldika ol aliaj agloj de genro Aquila kaj havas voston kaj krurojn pli longajn. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj kaj la subaj estas blankaj kun malhelaj strioj. La flugiloj estas relative mallongaj kaj rondformaj. La longa vosto estas griza supre kaj blanka sube kaj havas ununuran nigran larĝan strion pinte. Dumfluge estas klare videbla la kontrasto inter blankaj ventro kaj kapo kontraŭ nigra zono meze de flugiloj kaj malantaŭa striata parto. Kruroj kaj okuloj estas flavaj; beko estas griza. Ofte ili montras blankan makulon dorse. Nematuruloj havas ruĝec- aŭ malhelflavecajn kapon, subajn partojn kaj subflugilojn, kaj fajnajn strietojn en vosto sen fina bendo.
[redaktu] Bredado
La Nizaglo estas kutime loĝanta kaj nemigranta. Ili nestas en arbo aŭ rokejo; kiel aliaj agloj, tiu ĉi havas kelkajn nestojn en sia teritotio kaj uzas unu post la alia. La ino demetas 1-3 blankajn ovojn -plej ofte 2-, kiujn ŝi kovos februare aŭ marte laŭ la zonoj. La masklo alportas manĝaĵojn kaj freŝajn bastonetojn por rekonstrui la neston ĉiutage. Post unu monato la idoj -plej ofte 2- povas resti sole en la nesto, sed la ino ankoraŭ zorgas ilin kontraŭ varmo. Junie la idoj elnestiĝas kaj estos seksmaturuloj je siaj dua jaro. Ili povas vivi ĝis 20 jaroj kaptivece.
[redaktu] Kutimoj
La Nizaglo predas bestojn ĉasatajn ekde gvatejo aŭ per ŝvebado super montetoj. Plej parto estas kaptata surplanke. Ili manĝas grandajn birdojn -ĝis grando de koko- kaj mamulojn -ĝis grando de leporo-, foje eĉ pli grandajn ol la propra aglo. Ankaŭ reptiliojn.
La Nizaglo estas kutime silenta birdo, escepte dum pariĝado kaj proksime de la nesto; ties voĉo konsistas de nelaŭta klu-kluklu-kluii.
[redaktu] Subspecioj
H. f. fasciatus en nordokcidenta Afriko kaj Iberia Duoninsulo, Mediteranea Maro, Arabio ĝis Afganio, Pakistano kaj Barato, ĝis Indoĉinio kaj Ĉinio.
H. f. renschi en Indonezio, nome Sumbawa, Timor, kaj Flores. Temas pri pli malgranda birdo kaj pli striata en flugiloj kaj vosto.
[redaktu] Alio
Lataj DNA pristudoj konkludis elpaŝon de tiu specio al genro Aquila el Hieraaetus.
[redaktu] Referencoj
- {{{atestantoj}}} ({{{jaro}}}). {{{titolo}}}. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je {{{elŝutdato}}}.
- Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists - Martin Collinson, British Birds vol 99 (June 2006), 306-323