Nova Esperanto-Biblioteko
El Vikipedio
Nova Esperanto-Biblioteko estis kolekto de originaloj kaj tradukoj el la germana literaturo en formato 16 x 10 1/2 cm. Entute aperis dek kajeroj. La numeroj 1-4 estis primilitaj germanflankaj publikigaĵoj.
- 1 - La kulpo de Entente. Konciza resumo kunmetita el oficiala materialo. Eldonis Deutscher Esperanto-Dienst. Berlin: Ellersiek, 1917. 32 paĝoj.
- 2 - La efikoj de la U-boata milito. Laŭ oficialaj elmontroj el komenco de augusto 1917. Eldonis Deutscher Esperanto-Dienst. Berlin: Ellersiek, 1917. 36 paĝoj.
- 3-4 - E. D. MOREL: La granda mensogo. (Tsardom's part in the war.) Eldonis Deutscher Esperanto-Dienst. Berlin: Ellersiek, 1918. 60 paĝoj.
- 5 - Argus: Pro kio? Internacia kriminal-romano originale verkita. Berlin: Ellersiek, 1920. 157 paĝoj.
- 6 - Heinrich Heine: Elektitaj poemoj. Tradukis Friedrich Pillath. 2-a, kompletigita eldono. Berlin: Ellersiek, 1920. 46 paĝoj.
- 7 - P. William: Legolibro. Berlin: Ellersiek, 1921.
- 8 - Vilhelmo Hauff: La kantistino. (Die Sängerin.) Novelo. Tradukis Eugen Wüster. Berlin: Ellersiek, 1921. 63 paĝoj.
- 9 - Gotthold Ephraim Lessing: Nathan la saĝulo. Tradukis Karl Minor. Berlin: Ellersiek & Borel, 1923. 208 paĝoj.
- 10 - Heinrich Heine: Atta Troll. Somernokta sonĝo. Tradukis Zanoni. Berlin: Ellersiek & Borel, 1925. 94 paĝoj.